UNIVERSITATO
EKSTREMA
FAKULTETO DE
STULTECO
Kial
ne? Se oni povas studi geografion aŭ fizikon, kial oni ne povus
studi stultecon? Kial
ĝi
estu malpli bona ol geografio aŭ
fiziko? Eble eĉ
ĝi
povus esti parto de tiuj. Aŭ
kontraŭe...
Ja profunda kono de tiu ĉi fenomeno devus esti la ĉefa prioritato
por la scienco. Venis tempo por priskribi stultecon precize kaj
plene, por klasifiki ĝiajn variaĵoj, por scipovi ĝin distingi kaj
indiki... Tamen, ĉu tio vere eblas? Jes, tio estas ebla, kvankam
sendube ne facila. Malgraŭ
ĉiuj
ŝajnoj,
stulteco stulta ne estas. Ho, ne. Ĝi
estas nekredeble ruza kaj sagaca. Tamen ĉu
oni povas konsideri ruzon kaj sagacon kiel manifestojn de saĝeco,
kiel iun variaĵon, tipon de saĝeco? Vere dubinda tio estas...
Stulteco scipovas
kamufli sin perfekte. Havas sennombrajn maskojn kaj
surmetas tiujn lertege. Same lerte povas travestiĝi. Eĉ povas ŝanĝi
sian formon (korpon?), sian vizaĝon, siajn mezurojn. Multegaj
strategioj. Multegaj metodoj kaŝi sin kaj fuĝi. Multegaj manieroj
sinvuali. Ŝrankoj kaj tirkestoj plenaj de ĉapoj-malvidebligiloj kaj
sorĉitaj ĉapeloj.... Ĉio
ĉi
devus esti detale esplorata kaj studata...
Kaj kiaj talentoj mimikraj! Inkluzive tiun plej surprizan kaj
eskvizitan kiu turmentas kaj kaosigas menson terure: jen stulteco
prenas la formon de saĝeco, saĝecajn vestojn surmetas, uzas ĝian
parolmanieron, ĝiajn gestojn imitas perfekte. Plidanĝerigas la
situacion la fakto, ke sufiĉe ofte saĝeco sonas nekredeble
simplaĉe, krude, kvazaŭ ĝi tute ne konus subtilecon; kaj kvankam
saĝeco ne surmetas vestojn de stulteco, kiel stultecon ĝi estas
konsiderata. Tion
oni devas skribi/printi per la plej etaj literoj:
foje okazas, ke saĝeco estas ĝuste
stulteco. Kaj ne temas pri tio, ke estas stulte esti saĝa – nu,
simple, io saĝa foje estas stulta. Jen ĉio. Kiel ĉion ĉi
distingi kaj disigi? Jes, jes, ne mankas laboro. Ne mankos temoj por
disertacioj, diplomaj verkoj, studoj diversaj. Kompreneble, ni
plenkonscias, ke la ricevotan titolon magistro
de
stulteco
(aŭ doktoro
de stulteco)
povas ŝajni stranga, eĉ stulta, ĉar ĝi sugestos al stultuloj, ke
ili havos aferon kun iu majstro de stulteco, aŭ kun iu stultulo
potenca kies stulteco estas konfirmita sigele, tamen tute ne estas
tiele. Ni pensu: magistro
de geografio
jen iu kiu konas geografion tre bone, sed li mem ne estas geografio.
Do magistro
de stulteco
ankaŭ ne estos la stulteco, nek la stultulo. Escepte nur se premegus
lin la skalo kaj vasteco de ordonitaj taskoj. Feliĉe, UE donas
neniujn titolojn (tial, ke UE konsideras titolojn kiel stultecon,
inter alie), do oni ne ĉagreniĝu pri la problemo.
Do,
laboru! Tempo hastigas. Stulteco tute ne estas pigra, kvankam tiel
povas ŝajni. Ho, ne. Kontraŭe. Stulteco estas vere diligenta. Ne
paŭzas eĉ por momento. Malrapide, aŭ eble rapide, sendube
konsekvence, konkeras laŭvicajn bastionojn de saĝeco. Ni devas
mobilizi nin, defendi kaj kontraŭataki.
La
listo de lekcioj kaj prelegoj jam ne estas preta, do ĉi subaj
titoloj estas nur proponoj:
Origino
de
stulteco
Tipoj
kaj
specoj kaj gentoj de stulteco (aŭ
Tipologio de stulteco)
Metodoj
disvastigi
stultecon
Ŝoka
kariero
de stulteco
Por
kio
ni bezonas stultecon
Oni
ne scias, eĉ proksimume, kiam lekcionoj kaj prelegoj ekos, do se vi
ne povos atendi plu, vi povos prelegi por vi mem – tio ne estas
stulta ideo.
Se
temas pri ekzercoj praktikaj.... plej probable ili fokusiĝos je la
provo konstrui la detektilon de
stulteco.
